aboutsummaryrefslogtreecommitdiffstats
path: root/etc/tutorials/TUTORIAL.eo
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to 'etc/tutorials/TUTORIAL.eo')
-rw-r--r--etc/tutorials/TUTORIAL.eo1126
1 files changed, 1126 insertions, 0 deletions
diff --git a/etc/tutorials/TUTORIAL.eo b/etc/tutorials/TUTORIAL.eo
new file mode 100644
index 00000000000..1f6e2d87880
--- /dev/null
+++ b/etc/tutorials/TUTORIAL.eo
@@ -0,0 +1,1126 @@
1Lernilo pri Emacs. Vidu finon por kondiĉoj pri kopii.
2Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino.
3
4Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl"
5aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt"). Prefere
6ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn:
7
8 C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>".
9 Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f.
10
11 M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon)
12 tajpu <signo>n. Se vi havas nek META- nek EDIT- nek
13 Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj
14 poste tajpu <signo>n. Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo.
15
16GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c. (Du signoj.)
17En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas
18al vi tuj provi uzi ordonon. Ekzemple:
19<<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>>
20[Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj. La teksto pluas sube.]
21>> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan
22 ekranplenon. (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v).
23 De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon.
24
25Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio
26donas kontinuecon por faciligi la legadon.
27
28Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto.
29Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v. Por moviĝi
30malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v,
31aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon).
32
33>> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje.
34
35
36* RESUMO
37--------
38
39La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn:
40
41 C-v Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno
42 M-v Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno
43 C-l Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston, aranĝante
44 ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la ekrano.
45 (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira unu.)
46
47>> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston. Tajpu C-l. Retrovu
48 la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto.
49
50
51* BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON
52---------------------------------
53
54Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al
55preciza loko en la teksto sur la ekrano?
56
57Estas kelkaj metodoj por fari tion. Oni povas uzi la sagoklavojn, sed
58pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la
59ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n. Ĉiu de tiuj ordonoj movas la
60kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la
61ekrano. Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas
62la kursoron:
63
64 Al la antaŭa linio, C-p
65 (angle: Previous line)
66 :
67 :
68 Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f
69 (ang. Backward) : (ang. Forward)
70 :
71 Al la sekva linio, C-n
72 (angle: Next line)
73
74>> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p.
75 Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la
76 ekrano.
77
78La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el
79"previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward". Tiuj
80estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do
81utilas al vi lerni ilin nune.
82
83>> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio.
84
85>> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren.
86 Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio.
87
88Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la
89sekva linio. La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la
90fino (sed Emacs ne postulas ĝin).
91
92>> Provu uzi C-b ĉe linikomenco. Ĝi devas movi al la fino de la
93 antaŭa linio. Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian
94 signon.
95
96C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b
97
98>> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro.
99 Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon.
100 Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion.
101
102Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto
103transranda ŝoviĝas sur la ekranon. Tio estas nomata "rulumado". Ĝi
104ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin
105(la kursoron) de sur la ekrano.
106
107>> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano,
108 kaj vidu kio okazas.
109
110Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj. M-f
111(Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen.
112
113>> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b.
114
115Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto. Kiam
116vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto.
117M-b faras analogie en la mala direkto.
118
119>> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi
120 la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj.
121
122Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b
123aliflanke. Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj
124difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj
125funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj,
126linioj, ktp.).
127
128Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al
129la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ
130fino de frazo.
131
132>> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e.
133 Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e.
134
135Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a
136plu movas je unu frazo pluen. Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu
137ordono kondutas nature.
138
139La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle
140"point"). Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto"
141estas en la teksto.
142
143Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn
144por moviĝi per vortoj kaj frazoj:
145
146 C-f Moviĝu sekven je unu signopozicio
147 C-b Moviĝu reen je unu signopozicio
148
149 M-f Moviĝu sekven je unu vorto
150 M-b Moviĝu antaŭen je unu vorto
151
152 C-n Moviĝu en la malsuran linion
153 C-p Moviĝu en la suran linion
154
155 C-a Moviĝu al la linikomenco
156 C-e Moviĝu al la linifino
157
158 M-a Moviĝu al la komenco de la frazo
159 M-e Moviĝu al la fino de la frazo
160
161>> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki. Ili estas
162 la plej ofte uzataj ordonoj.
163
164Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al
165la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la
166fino de la tuta teksto.
167
168Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas
169uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin. Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ
170devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo
171rezultus "M-," (Meta-komo).
172
173>> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo.
174 Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien.
175
176>> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo.
177 Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien.
178
179Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo
180havas ilin. Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro
181tri kialoj. Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo. Due, kiam vi
182kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli
183rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn
184de la normala tajpada pozicio). Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn
185stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn
186ordonojn.
187
188La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la
189plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo. Por indiki al ordono
190la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi
191la ordonon. Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas
192ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn
193premtenante la META-klavon. Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar
194ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo. La nombra argumento ankaŭ estas nomata
195"prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna
196ordono.
197
198Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta.
199
200>> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan
201 linion per sola ordono.
202
203La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed
204iuj ordonoj ĝin uzas alicele. Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la
205lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento,
206sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere.
207
208C-v kaj M-v estas alispeca escepto. Kiam vi donas al ili argumenton,
209ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je
210ekranplenoj. Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj.
211
212>> Tajpu C-u 8 C-v nun.
213
214Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren. Se vi deziras
215retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v.
216
217Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ
218MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo
219ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro. Vi povas rulumi la
220tekston klakante per la muso en la rulumskalo.
221
222>> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la
223 emfazata regiono interne de la rulumskalo. Tio devus rulumi la
224 tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi
225 alklakis.
226
227>> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan
228 musbutonon. Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ
229 tio, kiel vi movas la muson.
230
231
232* SE EMAKSO SVENIS
233------------------
234
235Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin
236malbloki tajpante C-g. Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu
237plenumiĝas tro longe.
238
239Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de
240ordono kiun vi ne deziras fini.
241
242>> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g.
243 Nun tajpu C-f. Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la
244 argumenton per C-g.
245
246Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de
247ĝi per C-g.
248
249
250* MALŜALTITAJ ORDONOJ
251---------------------
252
253Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin
254akcidente.
255
256Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon
257indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin.
258
259Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando.
260Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per
261"n".
262
263>> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde
264 al la demando.
265
266
267* FENESTROJ
268-----------
269
270En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran
271tekston. Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn. Sed nun ni
272klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla
273unufenestra redaktado. Tio estas facila:
274
275 C-x 1 Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn)
276
277Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1. "C-x 1" pligrandigas la
278fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon.
279Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn.
280
281>> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l.
282>> Tajpu C-h k C-f.
283 Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por
284 montri instrukcion pri la C-f ordono.
285
286>> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi.
287
288Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi
289konsistas el du signoj. Ĝin komencas la signo STIR-x. Ekzistas tuta
290serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas
291fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn. Tiuj ordonoj
292estas du, tri aŭ kvar signojn longaj.
293
294
295* ENŜOVO KAJ FORVIŜO
296--------------------
297
298Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu. Signojn kiujn oni
299povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj
300enmetas tuj. Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon.
301
302Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>. <Retroviŝu>
303estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale
304uzas por forigi la ĵus tajpitan signon. Kutime ĝi estas granda klavo
305unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per
306"Delete", "Del" aŭ "Backspace".
307
308Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin
309oni uzu por <Retroviŝu>. Se krome estas alia klavo, markita <Delete>,
310ĝi ne estas <Retroviŝu>.
311
312Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ
313la nuna kursorloko.
314
315>> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin
316 tajpante kelkajn <Retroviŝu>. Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi
317 ne ŝanĝos la originalan lernilon. Ĉi tio estas nur ties labora
318 kopio por vi.
319
320Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta
321linio transiras sur la sekvan ekranan linion. Retroklino ("\") -- aŭ,
322en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno
323indikas tian transiron.
324
325>> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu.
326 Vi vidos transiron en la sekvan linion.
327
328>> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo
329 de unu ekrana linio denove. La transiro malaperas.
330
331Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon.
332Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion. Se
333la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi
334aperos kun transiro.
335
336>> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>. La
337 linio kuniĝos kun la ĵusa linio.
338
339>> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis.
340
341Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio
342koncernas ankaŭ tekstajn signojn. Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin
343plurfoje.
344
345>> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********".
346
347Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por
348korekti erarojn. Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj. Jen
349resumo de forviŝaj ordonoj:
350
351 <Retroviŝu> forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro
352 C-d forviŝu la signon tuj post la kursoro
353
354 M-<Retroviŝu> forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro
355 M-d forĵetu la vorton tuj post la kursoro
356
357 C-k forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino
358 M-k forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino
359
360Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas
361la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas
362stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj). C-k kaj M-k iom similas al
363C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj.
364
365Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria
366metodo. Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ
367"C-SPC", "SPC" simbolas spaceton). Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj
368tajpu C-w. Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj.
369
370>> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo.
371>> Tajpu C-SPC. Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite")
372 ĉe la fundo de la ekrano.
373>> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la
374 alineo.
375>> Tajpu C-w. Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj
376 finiĝantan ĵus antaŭ la o.
377
378La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi
379povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn.
380Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking").
381Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do,
382ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu
383signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la
384forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti).
385
386>> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio. Poste tajpu
387 C-k por forĵeti la tekston de tiu linio.
388>> Tajpu C-k duafoje. Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon
389 sekvantan tiun linion.
390
391Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k
392forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren. C-k
393traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ
394ilian enhavaĵon. Ĉi tio ne estas simpla ripetado. C-u 2 C-k forĵetas
395du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion.
396
397Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado". Vi povas enĵeti la
398forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ
399en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron. Vi
400povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi.
401
402Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la
403kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank").
404
405>> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston.
406
407Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj
408konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y.
409
410>> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje.
411
412Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston:
413
414>> Tajpu C-y. Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu
415 C-y denove. Nun vi scias kiel kopii iom da teksto.
416
417Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian?
418C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon. Sed la antaŭa teksto ne estas
419perdita. Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y. Farinte C-y por
420enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la
421enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo. Tajpadu M-y denove, kaj unu
422post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj. Trovinte la serĉatan
423pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin. Simple daŭrigu vian
424redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas.
425
426Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej
427ĵusa forĵetaĵo).
428
429>> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion.
430 Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion.
431 Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin.
432 Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras. Daŭrigu ĝis la reapero de
433 la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli. Se vi deziras, vi
434 povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn.
435
436
437* MALFARADO
438-----------
439
440Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi
441povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla
442"undo").
443
444Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi
445tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu
446plian ordonon.
447
448Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas
449atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj
450memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20. (Tio malpliigas
451la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.)
452
453>> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi.
454
455C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed
456ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva. La malavantaĝo de
457C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin.
458Tial ni provizas ankaŭ C-x u. Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_
459tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon.
460
461Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo.
462
463Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari
464forĵeton de teksto. La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas
465la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro.
466
467
468* DOSIEROJ
469-----------
470
471Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron.
472Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos. Por meti vian
473tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la
474tekston. (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find,
475visit a file".)
476
477Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla
478per Emakso. Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem.
479Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi
480"konservos" (angle "save") la dosieron. Vi povas konservi la dosieron
481por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras
482tion. Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub
483ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis
484eraraj.
485
486Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun
487komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila.
488Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata
489dosiero. Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu
490estas via propra kopio de la Emaksa lernilo. Kiam vi trovas dosieron
491per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko.
492
493Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun
494dosiernomon vi deziras. Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la
495terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo). Post kiam vi
496tajpis la ordonon
497
498 C-x C-f Trovu dosieron
499
500Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon. La dosiernomo kiun vi tajpas
501aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano. Tiu linio estas
502nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia
503speco de enigado. Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn
504por redakti la dosiernomon.
505
506Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas
507aboli la ordonon per C-g.
508
509>> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g. Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ
510 abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton. Do vi ne trovis
511 dosieron.
512
513Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>. Tiam eklaboros la
514ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis. La bufreto
515malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos.
516
517Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi
518povas redakti la enhavon. Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn,
519tajpu la ordonon
520
521 C-x C-s konServu (angle "save") la dosieron
522
523Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron. Ĉe la unua
524konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke
525ĝi ne perdiĝu. La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino
526de la originala dosiernomo.
527
528Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero
529skribita. Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la
530sistemo paneos.
531
532>> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo.
533 Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis
534 ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano.
535
536NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos
537nenian pluan eligon de Emakso. Tio indikas ke operaciuma "trajto"
538nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s
539kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso. Por revivigi la ekranon, tajpu
540C-q. Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to
541Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi
542tiu "trajto".
543
544Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin. Vi
545ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĉi tio estas la
546maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence
547malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero. Kiam vi petos
548"konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto
549kiun vi enigis. De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam
550ekzistantan dosieron.
551
552
553* BUFROJ
554--------
555
556Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne
557de Emakso. Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f.
558Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson.
559
560>> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>".
561 Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n
562 tajpante "C-x C-s".
563 Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la
564 lernilo.
565
566Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro".
567Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso. Por vidi
568liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu
569
570 C-x C-b Listigu bufrojn
571
572>> Provu C-x C-b nun.
573
574Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas
575dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas. ĈIU teksto kiun vi
576vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro.
577
578>> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj.
579
580Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas
581"la kuranta": tiu, kiun vi redaktas. Se vi volas redakti alian
582bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin. Se la celata bufro respondas al
583dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ... Sed estas
584pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de
585la celata bufro.
586
587>> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo",
588 entenantan la tekston de la dosiero "umo".
589 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
590
591Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la
592dosiera parto). Tamen, ne ĉiam tio estas vera. La listo de bufroj
593farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj.
594
595ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu
596bufro. Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj. Ekzemple, la bufro
597nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron. Ĝi estas
598la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b.
599Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la
600mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco.
601
602>> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj.
603 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
604
605Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian
606dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron. Ĝiaj ŝanĝoj restas
607interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero. La kreado aŭ redaktado
608de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero.
609Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan
610metodon por konservi la bufron de la unua dosiero. Estas ĝena devi
611revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s. Tial ni
612havas
613
614 C-x s Konservu iom da bufroj.
615
616C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis. Ĝi
617demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron.
618
619>> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s.
620 Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo".
621 Jesu tajpante "y" (de la angla "yes").
622
623
624* ETENDI LA ORDONARON
625---------------------
626
627Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la
628stiraj kaj meta-aj signoj. Emakso solvas tiun problemon per la
629X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo"). Estas du specoj da ili:
630
631 C-x Signa etendo. Sekvata de unu signo.
632 M-x Nomhava ordona etendo. Sekvata de plena nomo.
633
634Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj
635kiujn vi jam lernis. Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn
636C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi". Alia ekzemplo estas
637la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c. (Ne timu
638perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan
639dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.)
640
641C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas
642reveni en la saman Emaksan seancon poste.
643
644Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e.
645ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson. Je la plej komunaj
646ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla
647"foreground") aŭ per "%emacs".
648
649Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon
650sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al
651Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso. Ĉi-okaze, la ŝela ordono
652"exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo.
653
654La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi. Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda
655por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila
656utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de
657Emakso. Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas
658provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson.
659
660Ekzistas multe da ordonoj C-x. Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas:
661
662 C-x C-f Trovu dosieron.
663 C-x C-s Konservu dosieron.
664 C-x C-b Listigu bufrojn.
665 C-x C-c Ĉesigu Emakson.
666 C-x 1 Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu.
667 C-x u Malfaru.
668
669Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin
670nur en kelkaj reĝimoj. Ekzemplo estas la ordono "replace-string"
671(anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre.
672Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la
673nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string". Simple tajpu
674"repl s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon. Finu la ordonnomon
675per <Return>.
676
677La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan
678kaj la anstataŭigONTan ĉenojn. Ĉiun argumenton finu per <Return>.
679
680>> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu.
681 Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>".
682
683 Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton
684 l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de
685 la kursoro.
686
687
688* AŬTOMATA KONSERVADO
689---------------------
690
691Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili
692povus perdiĝi se via komputilo paneos. Por protekti vin de tio,
693Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas. La
694nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine;
695ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita
696dosiero nomiĝos "#hello.c#". Kiam vi konservos la dosieron
697normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron.
698
699Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo,
700normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi
701redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu
702"yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan
703datumon.
704
705
706* EĤA AREO
707----------
708
709Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe
710la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo". La eĥa areo
711enhavas la plej malsupran linion de la ekrano.
712
713
714* REĜIMLINIO
715-------------
716
717La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio". La
718reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio:
719
720--:** TUTORIAL.eo 63% L749 (Fundamental)-----------------------
721
722Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la
723redaktata teksto.
724
725Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun
726vi trovis. -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas
727ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano. Se
728la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top--
729anstataŭ -- 0%--. Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi
730montras --Bot--. Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi
731aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--.
732
733La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la
734kurantan lininumeron de "punkto".
735
736La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston. Antaŭ la
737ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la
738reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj.
739
740La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn
741reĝimojn vi uzas. La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta)
742kiun vi uzas nun. Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo".
743
744Emakso havas multajn diversajn reĝimojn. Iuj el ili estas por redakti
745diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo,
746Teksta-reĝimo, ktp. Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj
747ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas
748nun.
749
750Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame. Ekzemple, estas ordonoj
751por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas
752malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas
753enigi komentojn malsame. Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda
754ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon. Ekzemple,
755"M-x fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon.
756
757Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun
758dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo.
759
760>> Tajpu M-x text-mode<Return>.
761
762Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte
763ŝanĝiĝas. Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn
764kial parton de vortoj. Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b
765traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn.
766
767Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da
768ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias
769iomete malsame.
770
771Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m.
772
773>> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano.
774>> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la
775 Fundamenta reĝimo.
776>> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano.
777
778Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj".
779Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj
780modifoj al ili. Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti,
781sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo.
782Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn
783kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj.
784
785Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston
786(esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto
787Fill mode). Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion
788inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa.
789
790Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu
791"M-x auto fill mode<Return>". Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas
792malŝalti ĝin denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>". Se la
793reĝimo estas malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas
794ŝaltita, tiu ordono malŝaltas ĝin. Ni diras ke la ordono "transŝaltas
795la reĝimon".
796
797>> Tajpu "M-x auto file mode<Return>". Poste enigi linion el "asdf ",
798 ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn. Vi devas enigi
799 spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn
800 nur ĉe spacetoj.
801
802Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per
803la ordono C-x f. Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra
804argumento.
805
806>> Tajpu C-x f kun la argumento 20. (C-u 2 0 C-x f).
807 Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20
808 signoj. Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f.
809
810Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne
811refaldas ĝin por vi.
812Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas
813interne de la alineo.
814
815>> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q.
816
817
818* SERĈADO
819---------
820
821Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj
822aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen. Serĉi ĉenon
823estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie
824la ĉeno aperas.
825
826La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto
827da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa". Tio signifas ke la
828serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi.
829
830La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r
831por la serĉo malantaŭen. SED ATENDU! Ankoraŭ ne provu ilin nun.
832
833Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la
834eĥa areo. Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo,
835atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi. <Return>
836finas serĉon.
837
838>> Nun tajpu C-s por komenci serĉon. MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la
839 vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio
840 okazas al la kursoro.
841 Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje.
842>> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro".
843>> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro
844 moviĝas.
845>> Tajpu <Return> por fini la serĉon.
846
847Ĉu vi vidis, kio okazis? Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la
848apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis. Por iri al la sekvanta apero de
849"kursoro" nur tajpu C-s denove. Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso
850pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis". Ankaŭ C-g
851finus la serĉon.
852
853RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne
854plu da eligo de Emakso. Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata
855"fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al
856Emakso. Por removebligi la ekranon, tajpu C-q. Konsultu la sekcion
857"Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por
858konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton".
859
860Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la
861lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al
862la ĵusa loko de la serĉo. Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por
863serĉi la unuan aperon de "k". Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus
864al la unua apero de "ku". Nun tajpu <Retroviŝu>. Ĉi tio forigos la
865"u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua
866apero de "k".
867
868Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon
869(esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj
870C-r), la serĉo iĝos finita.
871
872La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno
873POST la nuna kursorloko. Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto,
874tajpu C-r anstataŭe. Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la
875direkto de la serĉo estas inversa.
876
877
878* MULTAJ FENESTROJ
879------------------
880
881Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn
882fenestrojn sur la ekrano samtempe.
883
884>> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira
885 lo, ne Stira unu).
886
887>> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn.
888 Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon. La kursoro restas en la
889 supra fenestro.
890
891>> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron
892 (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.)
893
894>> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la
895 kursoron en la malsupran fenestron.
896>> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin.
897 Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro.
898
899>> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron.
900 La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe.
901
902Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj. Ĉiu fenestro havas
903sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron.
904Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu
905enhavas la kursoron. Ni nomas tiun la "elektita fenestro".
906
907La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro
908kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti. Tiel vi ĉiam povas havi
909la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra
910la alia fenestro per C-M-v.
911
912C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo. Se vi havas veran
913META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj
914tajpante v. Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ
915funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas.
916
917Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo
918gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias.
919Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo.
920
921>> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran
922 fenestron.
923
924(Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran.
925Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron
926en kiu mi jam estas.")
927
928Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj. Se vi uzas
929"C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne
930ŝanĝiĝas. Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro.
931
932Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn:
933
934>> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj.
935 Finu per <Return>. Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la
936 malsupra fenestro. Ankaŭ la kursoro iras tien.
937
938>> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por
939 forigi la malsupran fenestron.
940
941
942* REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ
943----------------------------
944
945Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo". Tio estas
946indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj
947de la nomo de la ĉefreĝimo. Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)]
948anstataŭ (Fundamental).
949
950Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc. Tio estas
951universala "elira" ordono. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn
952fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto.
953
954>> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc"
955 por eliri.
956
957Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo. Tiel estas
958ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la
959rekursia redakta nivelo.
960
961
962* KIEL AKIRI PLUAN HELPON
963-------------------------
964
965En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas
966por ebligi al vi ekuzi Emakson. Emakso disponigas tiom da ebloj, ke
967oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie. Tamen, vi eble dezirus
968lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn.
969Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj.
970Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu
971estas nomata "la Help-signo".
972
973Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon
974indikantan kian helpon vi deziras. Se vi estas vere perdita, tajpu
975C-h ? kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas
976provizi. Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple
977tajpu C-g por aboli ĝin.
978
979(En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h. Oni prefere ne
980faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro.
981Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano,
982provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.)
983
984La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c". Tajpu C-h, la signon c, kaj
985ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan
986priskribon pri la ordono.
987
988>> Tajpu C-h c C-p.
989 En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo:
990
991 C-p runs the command previous-line
992
993Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio". Funkciaj nomoj servas
994ĉefe por agordi kaj etendi Emakson. Sed ĉar funkciaj nomoj estas
995elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel
996koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi
997jam lernis.
998
999Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas
1000egale eblaj post C-h c.
1001
1002Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c.
1003
1004>> Tajpu C-h k C-p.
1005
1006Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo,
1007en Emaksa fenestro. Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por
1008forigi la helptekston. Ne nepras fari tion tuj. Vi povas redakti
1009konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1.
1010
1011Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h:
1012
1013 C-h f Priskribu funkcion. Vi tajpas la nomon de la funkcio.
1014
1015>> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>.
1016 Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio
1017 efektiviganta la C-p ordonon.
1018
1019 C-h a Rilate al Ordono ("à propos"). Tajpu ŝlosilvorton kaj
1020 Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas
1021 tiun ŝlosilvorton. Vi povas alvoki tiajn ordonoj per
1022 META-x. Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ
1023 listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la
1024 saman ordonon.
1025
1026>> Tajpu C-h a file<Return>.
1027
1028Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj
1029enhavantaj "file" en sia nomo. Vi vidos signajn ordonojn listigitaj
1030apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud
1031"find-file" kaj "write-file".
1032
1033>> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron. Faru ĉi tion kelkfoje.
1034>> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron.
1035
1036 C-h i Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info"). Ĉi tiu
1037 ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan
1038 "*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la
1039 pakaĵoj instalitaj en via sistemo. Ekzemple, tajpu
1040 "m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso.
1041 Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso
1042 gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa
1043 reĝimo. Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la
1044 Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon.
1045
1046
1047* KROMAJ FUNKCIOJ
1048-----------------
1049
1050Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron,
1051ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ
1052tajpu "F10 h r"). Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas
1053la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn
1054dosierajn.
1055
1056Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon. Ekzemple, se vi
1057volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>"
1058kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos
1059determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis. La kompletigo estas
1060priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion".
1061
1062Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties
1063subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante,
1064forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn. Dired estas
1065priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired".
1066
1067La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso.
1068
1069
1070* FINO
1071------
1072
1073Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c. Por eliri en la
1074ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z.
1075
1076Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu
1077nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin
1078mem -- plendu! La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas
1079<translation-team-eo@lists.sourceforge.net>.
1080
1081
1082* KOPIADO
1083---------
1084
1085Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde
1086la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso.
1087
1088Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub
1089kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj
1090kondiĉoj estas observataj:
1091
1092 Copyright (C) 1985, 1999, 2001, 2002, 2005,
1093 2007 Free Software Foundation, Inc.
1094
1095 Ĉi tiu dosiero estas parto de "GNU Emacs".
1096
1097 "GNU Emacs" estas libera programverko; vi povas ĝin pludistribui
1098 kaj/aŭ modifi je la kondiĉoj de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo,
1099 eldonita de "Free Software Foundation", laŭ la versio 3 de tiu
1100 Permesilo aŭ, se vi preferas, ajna posta versio.
1101
1102 Ni distribuas ĉi tiun programon esperante ke ĝi estos utila, tamen
1103 SEN IA AJN GARANTIO, i.a. sen la implica garantio pri
1104 SURMERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR IU KONKRETA CELO. Pliajn detalojn
1105 vidu en la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo.
1106
1107 Ekzemplero de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo devas esti
1108 liverita al vi kun ĉi tiu programo; se vi ĝin ne ricevis, turnu vin
1109 al: Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin Street, Fifth
1110 Floor, Boston, MA 02110-1301, USA.
1111
1112Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn de GNU Emakso
1113al viaj amikoj. Helpu ekstermi programaran obstrukcismon
1114("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de libera
1115programaro!
1116
1117Ĉi tiun lernilon esperantigis D. Dale Gulledge; la tradukon reviziis
1118kaj kompletigis Sergio B. Pokrovskij.
1119
1120--- end of TUTORIAL.eo ---
1121
1122;;; Local Variables:
1123;;; coding: latin-3
1124;;; End:
1125
1126;; arch-tag: ee436ebb-58b6-4102-9402-1e92c33966e9