aboutsummaryrefslogtreecommitdiffstats
diff options
context:
space:
mode:
-rw-r--r--etc/TUTORIAL.eo1134
1 files changed, 1134 insertions, 0 deletions
diff --git a/etc/TUTORIAL.eo b/etc/TUTORIAL.eo
new file mode 100644
index 00000000000..4a2d94d0882
--- /dev/null
+++ b/etc/TUTORIAL.eo
@@ -0,0 +1,1134 @@
1Lernilo pri Emacs
2Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino.
3Copyright (C) 1985, 2001, 2002 Free Software Foundation, Inc.
4
5Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl"
6aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt"). Prefere
7ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn:
8
9 C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>".
10 Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f.
11
12 M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon)
13 tajpu <signo>n. Se vi havas nek META- nek EDIT- nek
14 Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj
15 poste tajpu <signo>n. Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo.
16
17GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c. (Du signoj.)
18En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas
19al vi tuj provi uzi ordonon. Ekzemple:
20<<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>>
21[Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj. La teksto pluas sube.]
22>> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan
23 ekranplenon. (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v).
24 De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon.
25
26Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio
27donas kontinuecon por faciligi la legadon.
28
29Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto.
30Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v. Por moviĝi
31malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v,
32aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon).
33
34>> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje.
35
36
37* RESUMO
38--------
39
40La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn:
41
42 C-v Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno
43 M-v Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno
44 C-l Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston,
45 aranĝante ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la
46 ekrano. (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira
47 unu.)
48
49>> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston. Tajpu C-l. Retrovu
50 la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto.
51
52
53* BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON
54---------------------------------
55
56Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al
57preciza loko en la teksto sur la ekrano?
58
59Estas kelkaj metodoj por fari tion. Oni povas uzi la sagoklavojn, sed
60pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la
61ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n. Ĉiu de tiuj ordonoj movas la
62kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la
63ekrano. Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas
64la kursoron:
65
66 Al la antaŭa linio, C-p
67 (angle: Previous line)
68 :
69 :
70 Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f
71 (ang. Backward) : (ang. Forward)
72 :
73 Al la sekva linio, C-n
74 (angle: Next line)
75
76>> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p.
77 Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la
78 ekrano.
79
80La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el
81"previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward". Tiuj
82estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do
83utilas al vi lerni ilin nune.
84
85>> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio.
86
87>> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren.
88 Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio.
89
90Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la
91sekva linio. La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la
92fino (sed Emacs ne postulas ĝin).
93
94>> Provu uzi C-b ĉe linikomenco. Ĝi devas movi al la fino de la
95 antaŭa linio. Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian
96 signon.
97
98C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b
99
100>> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro.
101 Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon.
102 Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion.
103
104Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto
105transranda ŝoviĝas sur la ekranon. Tio estas nomata "rulumado". Ĝi
106ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin
107(la kursoron) de sur la ekrano.
108
109>> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano,
110 kaj vidu kio okazas.
111
112Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj. M-f
113(Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen.
114
115>> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b.
116
117Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto. Kiam
118vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto.
119M-b faras analogie en la mala direkto.
120
121>> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi
122 la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj.
123
124Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b
125aliflanke. Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj
126difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj
127funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj,
128linioj, ktp.).
129
130Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al
131la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ
132fino de frazo.
133
134>> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e.
135 Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e.
136
137Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a
138plu movas je unu frazo pluen. Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu
139ordono kondutas nature.
140
141La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle
142"point"). Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto"
143estas en la teksto.
144
145Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn
146por moviĝi per vortoj kaj frazoj:
147
148 C-f Moviĝu sekven je unu signopozicio
149 C-b Moviĝu reen je unu signopozicio
150
151 M-f Moviĝu sekven je unu vorto
152 M-b Moviĝu antaŭen je unu vorto
153
154 C-n Moviĝu en la malsuran linion
155 C-p Moviĝu en la suran linion
156
157 C-a Moviĝu al la linikomenco
158 C-e Moviĝu al la linifino
159
160 M-a Moviĝu al la komenco de la frazo
161 M-e Moviĝu al la fino de la frazo
162
163>> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki. Ili estas
164 la plej ofte uzataj ordonoj.
165
166Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al
167la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la
168fino de la tuta teksto.
169
170Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas
171uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin. Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ
172devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo
173rezultus "M-," (Meta-komo).
174
175>> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo.
176 Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien.
177
178>> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo.
179 Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien.
180
181Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo
182havas ilin. Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro
183tri kialoj. Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo. Due, kiam vi
184kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli
185rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn
186de la normala tajpada pozicio). Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn
187stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn
188ordonojn.
189
190La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la
191plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo. Por indiki al ordono
192la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi
193la ordonon. Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas
194ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn
195premtenante la META-klavon. Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar
196ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo. La nombra argumento ankaŭ estas nomata
197"prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna
198ordono.
199
200Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta.
201
202>> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan
203 linion per sola ordono.
204
205La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed
206iuj ordonoj ĝin uzas alicele. Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la
207lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento,
208sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere.
209
210C-v kaj M-v estas alispeca escepto. Kiam vi donas al ili argumenton,
211ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je
212ekranplenoj. Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj.
213
214>> Tajpu C-u 8 C-v nun.
215
216Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren. Se vi deziras
217retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v.
218
219Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ
220MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo
221ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro. Vi povas rulumi la
222tekston klakante per la muso en la rulumskalo.
223
224>> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la
225 emfazata regiono interne de la rulumskalo. Tio devus rulumi la
226 tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi
227 alklakis.
228
229>> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan
230 musbutonon. Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ
231 tio, kiel vi movas la muson.
232
233
234* SE EMAKSO SVENIS
235------------------
236
237Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin
238malbloki tajpante C-g. Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu
239plenumiĝas tro longe.
240
241Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de
242ordono kiun vi ne deziras fini.
243
244>> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g.
245 Nun tajpu C-f. Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la
246 argumenton per C-g.
247
248Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de
249ĝi per C-g.
250
251
252* MALŜALTITAJ ORDONOJ
253---------------------
254
255Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin
256akcidente.
257
258Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon
259indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin.
260
261Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando.
262Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per
263"n".
264
265>> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde
266 al la demando.
267
268
269* FENESTROJ
270-----------
271
272En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran
273tekston. Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn. Sed nun ni
274klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla
275unufenestra redaktado. Tio estas facila:
276
277 C-x 1 Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn)
278
279Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1. "C-x 1" pligrandigas la
280fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon.
281Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn.
282
283>> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l.
284>> Tajpu C-h k C-f.
285 Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por
286 montri instrukcion pri la C-f ordono.
287
288>> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi.
289
290Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi
291konsistas el du signoj. Ĝin komencas la signo STIR-x. Ekzistas tuta
292serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas
293fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn. Tiuj ordonoj
294estas du, tri aŭ kvar signojn longaj.
295
296
297* ENŜOVO KAJ FORVIŜO
298--------------------
299
300Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu. Signojn kiujn oni
301povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj
302enmetas tuj. Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon.
303
304Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>. <Retroviŝu>
305estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale
306uzas por forigi la ĵus tajpitan signon. Kutime ĝi estas granda klavo
307unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per
308"Delete", "Del" aŭ "Backspace".
309
310Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin
311oni uzu por <Retroviŝu>. Se krome estas alia klavo, markita <Delete>,
312ĝi ne estas <Retroviŝu>.
313
314Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ
315la nuna kursorloko.
316
317>> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin
318 tajpante kelkajn <Retroviŝu>. Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi
319 ne ŝanĝos la originalan lernilon. Ĉi tio estas nur ties labora
320 kopio por vi.
321
322Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta
323linio transiras sur la sekvan ekranan linion. Retroklino ("\") -- aŭ,
324en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno
325indikas tian transiron.
326
327>> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu.
328 Vi vidos transiron en la sekvan linion.
329
330>> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo
331 de unu ekrana linio denove. La transiro malaperas.
332
333Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon.
334Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion. Se
335la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi
336aperos kun transiro.
337
338>> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>. La
339 linio kuniĝos kun la ĵusa linio.
340
341>> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis.
342
343Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio
344koncernas ankaŭ tekstajn signojn. Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin
345plurfoje.
346
347>> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********".
348
349Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por
350korekti erarojn. Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj. Jen
351resumo de forviŝaj ordonoj:
352
353 <Retroviŝu> forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro
354 C-d forviŝu la signon tuj post la kursoro
355
356 M-<Retroviŝu> forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro
357 M-d forĵetu la vorton tuj post la kursoro
358
359 C-k forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino
360 M-k forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino
361
362Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas
363la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas
364stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj). C-k kaj M-k iom similas al
365C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj.
366
367Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria
368metodo. Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ
369"C-SPC", "SPC" simbolas spaceton). Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj
370tajpu C-w. Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj.
371
372>> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo.
373>> Tajpu C-SPC. Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite")
374 ĉe la fundo de la ekrano.
375>> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la
376 alineo.
377>> Tajpu C-w. Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj
378 finiĝantan ĵus antaŭ la o.
379
380La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi
381povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn.
382Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking").
383Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do,
384ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu
385signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la
386forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti).
387
388>> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio. Poste tajpu
389 C-k por forĵeti la tekston de tiu linio.
390>> Tajpu C-k duafoje. Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon
391 sekvantan tiun linion.
392
393Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k
394forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren. C-k
395traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ
396ilian enhavaĵon. Ĉi tio ne estas simpla ripetado. C-u 2 C-k forĵetas
397du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion.
398
399Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado". Vi povas enĵeti la
400forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ
401en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron. Vi
402povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi.
403
404Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la
405kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank").
406
407>> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston.
408
409Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj
410konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y.
411
412>> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje.
413
414Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston:
415
416>> Tajpu C-y. Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu
417 C-y denove. Nun vi scias kiel kopii iom da teksto.
418
419Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian?
420C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon. Sed la antaŭa teksto ne estas
421perdita. Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y. Farinte C-y por
422enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la
423enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo. Tajpadu M-y denove, kaj unu
424post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj. Trovinte la serĉatan
425pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin. Simple daŭrigu vian
426redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas.
427
428Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej
429ĵusa forĵetaĵo).
430
431>> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion.
432 Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion.
433 Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin.
434 Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras. Daŭrigu ĝis la reapero de
435 la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli. Se vi deziras, vi
436 povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn.
437
438
439* MALFARADO
440-----------
441
442Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi
443povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla
444"undo").
445
446Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi
447tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu
448plian ordonon.
449
450Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas
451atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj
452memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20. (Tio malpliigas
453la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.)
454
455>> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi.
456
457C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed
458ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva. La malavantaĝo de
459C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin.
460Tial ni provizas ankaŭ C-x u. Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_
461tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon.
462
463Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo.
464
465Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari
466forĵeton de teksto. La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas
467la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro.
468
469
470* DOSIEROJ
471-----------
472
473Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron.
474Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos. Por meti vian
475tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la
476tekston. (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find,
477visit a file".)
478
479Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla
480per Emakso. Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem.
481Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi
482"konservos" (angle "save") la dosieron. Vi povas konservi la dosieron
483por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras
484tion. Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub
485ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis
486eraraj.
487
488Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun
489komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila.
490Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata
491dosiero. Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu
492estas via propra kopio de la Emaksa lernilo. Kiam vi trovas dosieron
493per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko.
494
495Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun
496dosiernomon vi deziras. Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la
497terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo). Post kiam vi
498tajpis la ordonon
499
500 C-x C-f Trovu dosieron
501
502Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon. La dosiernomo kiun vi tajpas
503aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano. Tiu linio estas
504nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia
505speco de enigado. Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn
506por redakti la dosiernomon.
507
508Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas
509aboli la ordonon per C-g.
510
511>> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g. Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ
512 abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton. Do vi ne trovis
513 dosieron.
514
515Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>. Tiam eklaboros la
516ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis. La bufreto
517malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos.
518
519Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi
520povas redakti la enhavon. Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn,
521tajpu la ordonon
522
523 C-x C-s konServu (angle "save") la dosieron
524
525Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron. Ĉe la unua
526konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke
527ĝi ne perdiĝu. La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino
528de la originala dosiernomo.
529
530Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero
531skribita. Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la
532sistemo paneos.
533
534>> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo.
535 Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis
536 ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano.
537
538NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos
539nenian pluan eligon de Emakso. Tio indikas ke operaciuma "trajto"
540nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s
541kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso. Por revivigi la ekranon, tajpu
542C-q. Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to
543Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi
544tiu "trajto".
545
546Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin. Vi
547ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĉi tio estas la
548maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence
549malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero. Kiam vi petos
550"konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto
551kiun vi enigis. De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam
552ekzistantan dosieron.
553
554
555* BUFROJ
556--------
557
558Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne
559de Emakso. Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f.
560Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson.
561
562>> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>".
563 Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n
564 tajpante "C-x C-s".
565 Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la
566 lernilo.
567
568Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro".
569Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso. Por vidi
570liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu
571
572 C-x C-b Listigu bufrojn
573
574>> Provu C-x C-b nun.
575
576Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas
577dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas. ĈIU teksto kiun vi
578vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro.
579
580>> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj.
581
582Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas
583"la kuranta": tiu, kiun vi redaktas. Se vi volas redakti alian
584bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin. Se la celata bufro respondas al
585dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ... Sed estas
586pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de
587la celata bufro.
588
589>> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo",
590 entenantan la tekston de la dosiero "umo".
591 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
592
593Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la
594dosiera parto). Tamen, ne ĉiam tio estas vera. La listo de bufroj
595farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj.
596
597ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu
598bufro. Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj. Ekzemple, la bufro
599nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron. Ĝi estas
600la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b.
601Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la
602mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco.
603
604>> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj.
605 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
606
607Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian
608dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron. Ĝiaj ŝanĝoj restas
609interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero. La kreado aŭ redaktado
610de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero.
611Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan
612metodon por konservi la bufron de la unua dosiero. Estas ĝena devi
613revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s. Tial ni
614havas
615
616 C-x s Konservu iom da bufroj.
617
618C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis. Ĝi
619demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron.
620
621>> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s.
622 Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo".
623 Jesu tajpante "y" (de la angla "yes").
624
625
626* ETENDI LA ORDONARON
627---------------------
628
629Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la
630stiraj kaj meta-aj signoj. Emakso solvas tiun problemon per la
631X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo"). Estas du specoj da ili:
632
633 C-x Signa etendo. Sekvata de unu signo.
634 M-x Nomhava ordona etendo. Sekvata de plena nomo.
635
636Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj
637kiujn vi jam lernis. Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn
638C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi". Alia ekzemplo estas
639la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c. (Ne timu
640perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan
641dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.)
642
643C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas
644reveni en la saman Emaksan seancon poste.
645
646Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e.
647ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson. Je la plej komunaj
648ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla
649"foreground") aŭ per "%emacs".
650
651Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon
652sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al
653Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso. Ĉi-okaze, la ŝela ordono
654"exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo.
655
656La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi. Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda
657por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila
658utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de
659Emakso. Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas
660provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson.
661
662Ekzistas multe da ordonoj C-x. Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas:
663
664 C-x C-f Trovu dosieron.
665 C-x C-s Konservu dosieron.
666 C-x C-b Listigu bufrojn.
667 C-x C-c Ĉesigu Emakson.
668 C-x 1 Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu.
669 C-x u Malfaru.
670
671Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin
672nur en kelkaj reĝimoj. Ekzemplo estas la ordono "replace-string"
673(anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre.
674Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la
675nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string". Simple tajpu "repl
676s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon. Finu la ordonnomon per
677<Return>.
678
679La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan
680kaj la anstataŭigONTan ĉenojn. Ĉiun argumenton finu per <Return>.
681
682>> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu.
683 Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>".
684
685 Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton
686 l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de
687 la kursoro.
688
689
690* AŬTOMATA KONSERVADO
691---------------------
692
693Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili
694povus perdiĝi se via komputilo paneos. Por protekti vin de tio,
695Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas. La
696nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine;
697ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita
698dosiero nomiĝos "#hello.c#". Kiam vi konservos la dosieron
699normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron.
700
701Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo,
702normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi
703redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu
704"yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan
705datumon.
706
707
708* EĤA AREO
709----------
710
711Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe
712la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo". La eĥa areo
713enhavas la plej malsupran linion de la ekrano.
714
715
716* REĜIMLINIO
717-------------
718
719La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio". La
720reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio:
721
722--:** TUTORIAL.eo 63% L749 (Fundamental)-----------------------
723
724Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la
725redaktata teksto.
726
727Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun
728vi trovis. -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas
729ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano. Se
730la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top--
731anstataŭ -- 0%--. Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi
732montras --Bot--. Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi
733aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--.
734
735La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la
736kurantan lininumeron de "punkto".
737
738La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston. Antaŭ la
739ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la
740reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj.
741
742La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn
743reĝimojn vi uzas. La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta)
744kiun vi uzas nun. Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo".
745
746Emakso havas multajn diversajn reĝimojn. Iuj el ili estas por redakti
747diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo,
748Teksta-reĝimo, ktp. Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj
749ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas
750nun.
751
752Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame. Ekzemple, estas ordonoj
753por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas
754malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas
755enigi komentojn malsame. Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda
756ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon. Ekzemple, "M-x
757fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon.
758
759Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun
760dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo.
761
762>> Tajpu M-x text-mode<Return>.
763
764Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte
765ŝanĝiĝas. Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn
766kial parton de vortoj. Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b
767traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn.
768
769Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da
770ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias
771iomete malsame.
772
773Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m.
774
775>> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano.
776>> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la
777 Fundamenta reĝimo.
778>> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano.
779
780Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj".
781Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj
782modifoj al ili. Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti,
783sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo.
784Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn
785kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj.
786
787Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston
788(esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto
789Fill mode). Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion
790inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa.
791
792Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu "M-x auto fill
793mode<Return>". Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas malŝalti ĝin
794denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>". Se la reĝimo estas
795malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas ŝaltita, tiu ordono
796malŝaltas ĝin. Ni diras ke la ordono "transŝaltas la reĝimon".
797
798>> Tajpu "M-x auto file mode<Return>". Poste enigi linion el "asdf ",
799 ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn. Vi devas enigi
800 spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn
801 nur ĉe spacetoj.
802
803Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per
804la ordono C-x f. Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra
805argumento.
806
807>> Tajpu C-x f kun la argumento 20. (C-u 2 0 C-x f).
808 Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20
809 signoj. Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f.
810
811Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne
812refaldas ĝin por vi.
813Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas interne
814de la alineo.
815
816>> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q.
817
818
819* SERĈADO
820---------
821
822Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj
823aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen. Serĉi ĉenon
824estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie
825la ĉeno aperas.
826
827La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto
828da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa". Tio signifas ke la
829serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi.
830
831La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r por
832la serĉo malantaŭen. SED ATENDU! Ankoraŭ ne provu ilin nun.
833
834Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la
835eĥa areo. Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo,
836atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi. <Return>
837finas serĉon.
838
839>> Nun tajpu C-s por komenci serĉon. MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la
840 vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio
841 okazas al la kursoro.
842 Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje.
843>> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro".
844>> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro
845 moviĝas.
846>> Tajpu <Return> por fini la serĉon.
847
848Ĉu vi vidis, kio okazis? Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la
849apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis. Por iri al la sekvanta apero de
850"kursoro" nur tajpu C-s denove. Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso
851pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis". Ankaŭ C-g
852finus la serĉon.
853
854RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne
855plu da eligo de Emakso. Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata
856"fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al
857Emakso. Por removebligi la ekranon, tajpu C-q. Konsultu la sekcion
858"Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por
859konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton".
860
861Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la
862lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al
863la ĵusa loko de la serĉo. Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por
864serĉi la unuan aperon de "k". Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus
865al la unua apero de "ku". Nun tajpu <Retroviŝu>. Ĉi tio forigos la
866"u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua
867apero de "k".
868
869Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon
870(esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj
871C-r), la serĉo iĝos finita.
872
873La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno
874POST la nuna kursorloko. Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto,
875tajpu C-r anstataŭe. Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la
876direkto de la serĉo estas inversa.
877
878
879* MULTAJ FENESTROJ
880------------------
881
882Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn
883fenestrojn sur la ekrano samtempe.
884
885>> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira
886 lo, ne Stira unu).
887
888>> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn.
889 Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon. La kursoro restas en la
890 supra fenestro.
891
892>> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron
893 (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.)
894
895>> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la
896 kursoron en la malsupran fenestron.
897>> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin.
898 Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro.
899
900>> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron.
901 La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe.
902
903Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj. Ĉiu fenestro havas
904sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron.
905Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu
906enhavas la kursoron. Ni nomas tiun la "elektita fenestro".
907
908La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro
909kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti. Tiel vi ĉiam povas havi
910la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra
911la alia fenestro per C-M-v.
912
913C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo. Se vi havas veran
914META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj
915tajpante v. Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ
916funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas.
917
918Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo
919gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias.
920Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo.
921
922>> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran
923 fenestron.
924
925(Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran.
926Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron
927en kiu mi jam estas.")
928
929Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj. Se vi uzas
930"C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne
931ŝanĝiĝas. Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro.
932
933Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn:
934
935>> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj.
936 Finu per <Return>. Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la
937 malsupra fenestro. Ankaŭ la kursoro iras tien.
938
939>> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por
940 forigi la malsupran fenestron.
941
942
943* REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ
944----------------------------
945
946Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo". Tio estas
947indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj
948de la nomo de la ĉefreĝimo. Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)]
949anstataŭ (Fundamental).
950
951Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc. Tio estas
952universala "elira" ordono. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn
953fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto.
954
955>> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc"
956 por eliri.
957
958Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo. Tiel estas
959ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la
960rekursia redakta nivelo.
961
962
963* KIEL AKIRI PLUAN HELPON
964-------------------------
965
966En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas
967por ebligi al vi ekuzi Emakson. Emakso disponigas tiom da ebloj, ke
968oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie. Tamen, vi eble dezirus
969lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn.
970Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj.
971Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu
972estas nomata "la Help-signo".
973
974Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon
975indikantan kian helpon vi deziras. Se vi estas vere perdita, tajpu
976C-h ? kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas
977provizi. Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple
978tajpu C-g por aboli ĝin.
979
980(En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h. Oni prefere ne
981faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro.
982Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano,
983provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.)
984
985La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c". Tajpu C-h, la signon c, kaj
986ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan
987priskribon pri la ordono.
988
989>> Tajpu C-h c C-p.
990 En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo:
991
992 C-p runs the command previous-line
993
994Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio". Funkciaj nomoj servas
995ĉefe por agordi kaj etendi Emakson. Sed ĉar funkciaj nomoj estas
996elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel
997koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi
998jam lernis.
999
1000Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas
1001egale eblaj post C-h c.
1002
1003Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c.
1004
1005>> Tajpu C-h k C-p.
1006
1007Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo,
1008en Emaksa fenestro. Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por
1009forigi la helptekston. Ne nepras fari tion tuj. Vi povas redakti
1010konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1.
1011
1012Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h:
1013
1014 C-h f Priskribu funkcion. Vi tajpas la nomon de la funkcio.
1015
1016>> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>.
1017 Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio
1018 efektiviganta la C-p ordonon.
1019
1020 C-h a Rilate al Ordono ("à propos"). Tajpu ŝlosilvorton kaj
1021 Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas
1022 tiun ŝlosilvorton. Vi povas alvoki tiajn ordonoj per
1023 META-x. Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ
1024 listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la
1025 saman ordonon.
1026
1027>> Tajpu C-h a file<Return>.
1028
1029Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj
1030enhavantaj "file" en sia nomo. Vi vidos signajn ordonojn listigitaj
1031apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud
1032"find-file" kaj "write-file".
1033
1034>> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron. Faru ĉi tion kelkfoje.
1035>> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron.
1036
1037 C-h i Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info"). Ĉi tiu
1038 ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan
1039 "*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la
1040 pakaĵoj instalitaj en via sistemo. Ekzemple, tajpu
1041 "m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso.
1042 Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso
1043 gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa
1044 reĝimo. Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la
1045 Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon.
1046
1047
1048* KROMAJ FUNKCIOJ
1049-----------------
1050
1051Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron,
1052ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ
1053tajpu "F10 h r"). Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas
1054la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn
1055dosierajn.
1056
1057Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon. Ekzemple, se vi
1058volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>"
1059kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos
1060determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis. La kompletigo estas
1061priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion".
1062
1063Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties
1064subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante,
1065forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn. Dired estas
1066priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired".
1067
1068La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso.
1069
1070
1071* FINO
1072------
1073
1074Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c. Por eliri en la
1075ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z.
1076
1077Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu
1078nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin
1079mem -- plendu! La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas
1080<translation-team-eo@lists.sourceforge.net>.
1081
1082
1083* KOPIADO
1084---------
1085
1086Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde
1087la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso.
1088
1089Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub
1090kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj
1091kondiĉoj estas observataj:
1092
1093Tradukita (C) 1999 de D. Dale Gulledge
1094Reviziita kaj kompletigita (C) 2005 de Sergio Pokrovskij
1095
1096 Permeso estas donita al iu ajn fari aŭ disdoni laŭvortajn kopiojn
1097 de ĉi tiu dokumento same kiel ricevite, en ia ajn komunikilo,
1098 kondiĉe ke la kopirajta avizo kaj la permesa avizo estas
1099 konservitaj, kaj la disdonanto donas al la ricevanto permeson por
1100 plua redistribuado same kiel estas permesate per ĉi tiu avizo.
1101
1102 Permeso estas donita por distribui modifitajn versiojn de ĉi tiu
1103 dokumento, aŭ de ties partoj, sub la supraj kondiĉoj, kondiĉe ankaŭ
1104 ke ili portas elstarajn avizojn deklarantajn kiu plej laste modifis
1105 ilin.
1106
1107La kondiĉoj por kopii Emakson mem estas pli malsimplaj, sed
1108samspiritaj. Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn
1109de GNU Emakso al viaj amikoj. Helpu ekstermi programaran
1110obstrukcismon ("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de
1111libera programaro!
1112
1113--- end of TUTORIAL.eo ---
1114
1115;;; Local Variables:
1116;;; coding: latin-3
1117;;; End:
1118
1119
1120 LocalWords: Dale Gulledge Ctrl CTL EDIT Alt Esc Blank lines inserted by
1121 LocalWords: here startup of help with tutorial lo ang
1122 LocalWords: previous next backward forward point sekven MS mal
1123 LocalWords: fenestrosistemo Return Retroviŝu Delete Del Backspace SPC Mark re
1124 LocalWords: remallongigi set forĴETI forVIŜI yanking enhavaĵon yank undo find
1125 LocalWords: forĵetataĵoj memenigaj tekstenigon visit persistiĝas dosiertrova
1126 LocalWords: minibuffer konServu Wrote fluregulado flow control interkaptis to
1127 LocalWords: Spontaneous Entry Incremental Search ekenigu bufronomo Buffer yes
1128 LocalWords: List Messages eXtend fg foreground emacs exit replace string repl
1129 LocalWords: TAB ordonnomon anstataŭigOTan anstataŭigONTan aŭtokonservas hello
1130 LocalWords: aŭtokonservita aŭtokonservitan aŭtokonservitajn Fundamental NN ku
1131 LocalWords: Top Bot All ekvizitas fundamental text auto fill asdf
1132 LocalWords: search unuliterope STIRan other runs the command helptekston Info
1133 LocalWords: propos ordonnomoj write helpfenestron info dired Tab bufronomon
1134 LocalWords: Completion Stuart Cracraft COPYING obstrukcismon