diff options
| author | Glenn Morris | 2007-08-22 07:41:44 +0000 |
|---|---|---|
| committer | Glenn Morris | 2007-08-22 07:41:44 +0000 |
| commit | 9ca6898a721a4fa3cf67497c0202ffc6ec18559e (patch) | |
| tree | 7053ef6102d00a99cb62745de14f0dbeb5b26672 /etc/tutorials/TUTORIAL.eo | |
| parent | a523f0c74b25f548ec76877b6a50bffbbd2c3f9c (diff) | |
| download | emacs-9ca6898a721a4fa3cf67497c0202ffc6ec18559e.tar.gz emacs-9ca6898a721a4fa3cf67497c0202ffc6ec18559e.zip | |
Move tutorials from etc/ to etc/tutorials/
Diffstat (limited to 'etc/tutorials/TUTORIAL.eo')
| -rw-r--r-- | etc/tutorials/TUTORIAL.eo | 1126 |
1 files changed, 1126 insertions, 0 deletions
diff --git a/etc/tutorials/TUTORIAL.eo b/etc/tutorials/TUTORIAL.eo new file mode 100644 index 00000000000..1f6e2d87880 --- /dev/null +++ b/etc/tutorials/TUTORIAL.eo | |||
| @@ -0,0 +1,1126 @@ | |||
| 1 | Lernilo pri Emacs. Vidu finon por kondiĉoj pri kopii. | ||
| 2 | Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino. | ||
| 3 | |||
| 4 | Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl" | ||
| 5 | aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt"). Prefere | ||
| 6 | ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn: | ||
| 7 | |||
| 8 | C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>". | ||
| 9 | Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f. | ||
| 10 | |||
| 11 | M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon) | ||
| 12 | tajpu <signo>n. Se vi havas nek META- nek EDIT- nek | ||
| 13 | Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj | ||
| 14 | poste tajpu <signo>n. Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo. | ||
| 15 | |||
| 16 | GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c. (Du signoj.) | ||
| 17 | En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas | ||
| 18 | al vi tuj provi uzi ordonon. Ekzemple: | ||
| 19 | <<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>> | ||
| 20 | [Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj. La teksto pluas sube.] | ||
| 21 | >> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan | ||
| 22 | ekranplenon. (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v). | ||
| 23 | De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon. | ||
| 24 | |||
| 25 | Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio | ||
| 26 | donas kontinuecon por faciligi la legadon. | ||
| 27 | |||
| 28 | Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto. | ||
| 29 | Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v. Por moviĝi | ||
| 30 | malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v, | ||
| 31 | aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon). | ||
| 32 | |||
| 33 | >> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje. | ||
| 34 | |||
| 35 | |||
| 36 | * RESUMO | ||
| 37 | -------- | ||
| 38 | |||
| 39 | La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn: | ||
| 40 | |||
| 41 | C-v Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno | ||
| 42 | M-v Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno | ||
| 43 | C-l Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston, aranĝante | ||
| 44 | ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la ekrano. | ||
| 45 | (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira unu.) | ||
| 46 | |||
| 47 | >> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston. Tajpu C-l. Retrovu | ||
| 48 | la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto. | ||
| 49 | |||
| 50 | |||
| 51 | * BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON | ||
| 52 | --------------------------------- | ||
| 53 | |||
| 54 | Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al | ||
| 55 | preciza loko en la teksto sur la ekrano? | ||
| 56 | |||
| 57 | Estas kelkaj metodoj por fari tion. Oni povas uzi la sagoklavojn, sed | ||
| 58 | pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la | ||
| 59 | ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n. Ĉiu de tiuj ordonoj movas la | ||
| 60 | kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la | ||
| 61 | ekrano. Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas | ||
| 62 | la kursoron: | ||
| 63 | |||
| 64 | Al la antaŭa linio, C-p | ||
| 65 | (angle: Previous line) | ||
| 66 | : | ||
| 67 | : | ||
| 68 | Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f | ||
| 69 | (ang. Backward) : (ang. Forward) | ||
| 70 | : | ||
| 71 | Al la sekva linio, C-n | ||
| 72 | (angle: Next line) | ||
| 73 | |||
| 74 | >> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p. | ||
| 75 | Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la | ||
| 76 | ekrano. | ||
| 77 | |||
| 78 | La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el | ||
| 79 | "previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward". Tiuj | ||
| 80 | estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do | ||
| 81 | utilas al vi lerni ilin nune. | ||
| 82 | |||
| 83 | >> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio. | ||
| 84 | |||
| 85 | >> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren. | ||
| 86 | Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio. | ||
| 87 | |||
| 88 | Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la | ||
| 89 | sekva linio. La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la | ||
| 90 | fino (sed Emacs ne postulas ĝin). | ||
| 91 | |||
| 92 | >> Provu uzi C-b ĉe linikomenco. Ĝi devas movi al la fino de la | ||
| 93 | antaŭa linio. Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian | ||
| 94 | signon. | ||
| 95 | |||
| 96 | C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b | ||
| 97 | |||
| 98 | >> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro. | ||
| 99 | Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon. | ||
| 100 | Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion. | ||
| 101 | |||
| 102 | Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto | ||
| 103 | transranda ŝoviĝas sur la ekranon. Tio estas nomata "rulumado". Ĝi | ||
| 104 | ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin | ||
| 105 | (la kursoron) de sur la ekrano. | ||
| 106 | |||
| 107 | >> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano, | ||
| 108 | kaj vidu kio okazas. | ||
| 109 | |||
| 110 | Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj. M-f | ||
| 111 | (Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen. | ||
| 112 | |||
| 113 | >> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b. | ||
| 114 | |||
| 115 | Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto. Kiam | ||
| 116 | vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto. | ||
| 117 | M-b faras analogie en la mala direkto. | ||
| 118 | |||
| 119 | >> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi | ||
| 120 | la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj. | ||
| 121 | |||
| 122 | Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b | ||
| 123 | aliflanke. Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj | ||
| 124 | difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj | ||
| 125 | funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj, | ||
| 126 | linioj, ktp.). | ||
| 127 | |||
| 128 | Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al | ||
| 129 | la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ | ||
| 130 | fino de frazo. | ||
| 131 | |||
| 132 | >> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e. | ||
| 133 | Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e. | ||
| 134 | |||
| 135 | Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a | ||
| 136 | plu movas je unu frazo pluen. Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu | ||
| 137 | ordono kondutas nature. | ||
| 138 | |||
| 139 | La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle | ||
| 140 | "point"). Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto" | ||
| 141 | estas en la teksto. | ||
| 142 | |||
| 143 | Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn | ||
| 144 | por moviĝi per vortoj kaj frazoj: | ||
| 145 | |||
| 146 | C-f Moviĝu sekven je unu signopozicio | ||
| 147 | C-b Moviĝu reen je unu signopozicio | ||
| 148 | |||
| 149 | M-f Moviĝu sekven je unu vorto | ||
| 150 | M-b Moviĝu antaŭen je unu vorto | ||
| 151 | |||
| 152 | C-n Moviĝu en la malsuran linion | ||
| 153 | C-p Moviĝu en la suran linion | ||
| 154 | |||
| 155 | C-a Moviĝu al la linikomenco | ||
| 156 | C-e Moviĝu al la linifino | ||
| 157 | |||
| 158 | M-a Moviĝu al la komenco de la frazo | ||
| 159 | M-e Moviĝu al la fino de la frazo | ||
| 160 | |||
| 161 | >> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki. Ili estas | ||
| 162 | la plej ofte uzataj ordonoj. | ||
| 163 | |||
| 164 | Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al | ||
| 165 | la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la | ||
| 166 | fino de la tuta teksto. | ||
| 167 | |||
| 168 | Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas | ||
| 169 | uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin. Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ | ||
| 170 | devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo | ||
| 171 | rezultus "M-," (Meta-komo). | ||
| 172 | |||
| 173 | >> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo. | ||
| 174 | Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien. | ||
| 175 | |||
| 176 | >> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo. | ||
| 177 | Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien. | ||
| 178 | |||
| 179 | Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo | ||
| 180 | havas ilin. Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro | ||
| 181 | tri kialoj. Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo. Due, kiam vi | ||
| 182 | kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli | ||
| 183 | rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn | ||
| 184 | de la normala tajpada pozicio). Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn | ||
| 185 | stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn | ||
| 186 | ordonojn. | ||
| 187 | |||
| 188 | La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la | ||
| 189 | plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo. Por indiki al ordono | ||
| 190 | la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi | ||
| 191 | la ordonon. Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas | ||
| 192 | ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn | ||
| 193 | premtenante la META-klavon. Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar | ||
| 194 | ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo. La nombra argumento ankaŭ estas nomata | ||
| 195 | "prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna | ||
| 196 | ordono. | ||
| 197 | |||
| 198 | Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta. | ||
| 199 | |||
| 200 | >> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan | ||
| 201 | linion per sola ordono. | ||
| 202 | |||
| 203 | La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed | ||
| 204 | iuj ordonoj ĝin uzas alicele. Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la | ||
| 205 | lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento, | ||
| 206 | sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere. | ||
| 207 | |||
| 208 | C-v kaj M-v estas alispeca escepto. Kiam vi donas al ili argumenton, | ||
| 209 | ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je | ||
| 210 | ekranplenoj. Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj. | ||
| 211 | |||
| 212 | >> Tajpu C-u 8 C-v nun. | ||
| 213 | |||
| 214 | Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren. Se vi deziras | ||
| 215 | retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v. | ||
| 216 | |||
| 217 | Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ | ||
| 218 | MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo | ||
| 219 | ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro. Vi povas rulumi la | ||
| 220 | tekston klakante per la muso en la rulumskalo. | ||
| 221 | |||
| 222 | >> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la | ||
| 223 | emfazata regiono interne de la rulumskalo. Tio devus rulumi la | ||
| 224 | tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi | ||
| 225 | alklakis. | ||
| 226 | |||
| 227 | >> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan | ||
| 228 | musbutonon. Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ | ||
| 229 | tio, kiel vi movas la muson. | ||
| 230 | |||
| 231 | |||
| 232 | * SE EMAKSO SVENIS | ||
| 233 | ------------------ | ||
| 234 | |||
| 235 | Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin | ||
| 236 | malbloki tajpante C-g. Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu | ||
| 237 | plenumiĝas tro longe. | ||
| 238 | |||
| 239 | Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de | ||
| 240 | ordono kiun vi ne deziras fini. | ||
| 241 | |||
| 242 | >> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g. | ||
| 243 | Nun tajpu C-f. Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la | ||
| 244 | argumenton per C-g. | ||
| 245 | |||
| 246 | Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de | ||
| 247 | ĝi per C-g. | ||
| 248 | |||
| 249 | |||
| 250 | * MALŜALTITAJ ORDONOJ | ||
| 251 | --------------------- | ||
| 252 | |||
| 253 | Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin | ||
| 254 | akcidente. | ||
| 255 | |||
| 256 | Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon | ||
| 257 | indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin. | ||
| 258 | |||
| 259 | Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando. | ||
| 260 | Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per | ||
| 261 | "n". | ||
| 262 | |||
| 263 | >> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde | ||
| 264 | al la demando. | ||
| 265 | |||
| 266 | |||
| 267 | * FENESTROJ | ||
| 268 | ----------- | ||
| 269 | |||
| 270 | En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran | ||
| 271 | tekston. Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn. Sed nun ni | ||
| 272 | klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla | ||
| 273 | unufenestra redaktado. Tio estas facila: | ||
| 274 | |||
| 275 | C-x 1 Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn) | ||
| 276 | |||
| 277 | Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1. "C-x 1" pligrandigas la | ||
| 278 | fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon. | ||
| 279 | Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn. | ||
| 280 | |||
| 281 | >> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l. | ||
| 282 | >> Tajpu C-h k C-f. | ||
| 283 | Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por | ||
| 284 | montri instrukcion pri la C-f ordono. | ||
| 285 | |||
| 286 | >> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi. | ||
| 287 | |||
| 288 | Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi | ||
| 289 | konsistas el du signoj. Ĝin komencas la signo STIR-x. Ekzistas tuta | ||
| 290 | serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas | ||
| 291 | fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn. Tiuj ordonoj | ||
| 292 | estas du, tri aŭ kvar signojn longaj. | ||
| 293 | |||
| 294 | |||
| 295 | * ENŜOVO KAJ FORVIŜO | ||
| 296 | -------------------- | ||
| 297 | |||
| 298 | Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu. Signojn kiujn oni | ||
| 299 | povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj | ||
| 300 | enmetas tuj. Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon. | ||
| 301 | |||
| 302 | Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>. <Retroviŝu> | ||
| 303 | estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale | ||
| 304 | uzas por forigi la ĵus tajpitan signon. Kutime ĝi estas granda klavo | ||
| 305 | unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per | ||
| 306 | "Delete", "Del" aŭ "Backspace". | ||
| 307 | |||
| 308 | Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin | ||
| 309 | oni uzu por <Retroviŝu>. Se krome estas alia klavo, markita <Delete>, | ||
| 310 | ĝi ne estas <Retroviŝu>. | ||
| 311 | |||
| 312 | Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ | ||
| 313 | la nuna kursorloko. | ||
| 314 | |||
| 315 | >> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin | ||
| 316 | tajpante kelkajn <Retroviŝu>. Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi | ||
| 317 | ne ŝanĝos la originalan lernilon. Ĉi tio estas nur ties labora | ||
| 318 | kopio por vi. | ||
| 319 | |||
| 320 | Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta | ||
| 321 | linio transiras sur la sekvan ekranan linion. Retroklino ("\") -- aŭ, | ||
| 322 | en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno | ||
| 323 | indikas tian transiron. | ||
| 324 | |||
| 325 | >> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu. | ||
| 326 | Vi vidos transiron en la sekvan linion. | ||
| 327 | |||
| 328 | >> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo | ||
| 329 | de unu ekrana linio denove. La transiro malaperas. | ||
| 330 | |||
| 331 | Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon. | ||
| 332 | Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion. Se | ||
| 333 | la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi | ||
| 334 | aperos kun transiro. | ||
| 335 | |||
| 336 | >> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>. La | ||
| 337 | linio kuniĝos kun la ĵusa linio. | ||
| 338 | |||
| 339 | >> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis. | ||
| 340 | |||
| 341 | Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio | ||
| 342 | koncernas ankaŭ tekstajn signojn. Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin | ||
| 343 | plurfoje. | ||
| 344 | |||
| 345 | >> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********". | ||
| 346 | |||
| 347 | Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por | ||
| 348 | korekti erarojn. Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj. Jen | ||
| 349 | resumo de forviŝaj ordonoj: | ||
| 350 | |||
| 351 | <Retroviŝu> forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro | ||
| 352 | C-d forviŝu la signon tuj post la kursoro | ||
| 353 | |||
| 354 | M-<Retroviŝu> forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro | ||
| 355 | M-d forĵetu la vorton tuj post la kursoro | ||
| 356 | |||
| 357 | C-k forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino | ||
| 358 | M-k forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino | ||
| 359 | |||
| 360 | Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas | ||
| 361 | la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas | ||
| 362 | stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj). C-k kaj M-k iom similas al | ||
| 363 | C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj. | ||
| 364 | |||
| 365 | Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria | ||
| 366 | metodo. Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ | ||
| 367 | "C-SPC", "SPC" simbolas spaceton). Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj | ||
| 368 | tajpu C-w. Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj. | ||
| 369 | |||
| 370 | >> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo. | ||
| 371 | >> Tajpu C-SPC. Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite") | ||
| 372 | ĉe la fundo de la ekrano. | ||
| 373 | >> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la | ||
| 374 | alineo. | ||
| 375 | >> Tajpu C-w. Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj | ||
| 376 | finiĝantan ĵus antaŭ la o. | ||
| 377 | |||
| 378 | La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi | ||
| 379 | povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn. | ||
| 380 | Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking"). | ||
| 381 | Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do, | ||
| 382 | ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu | ||
| 383 | signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la | ||
| 384 | forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti). | ||
| 385 | |||
| 386 | >> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio. Poste tajpu | ||
| 387 | C-k por forĵeti la tekston de tiu linio. | ||
| 388 | >> Tajpu C-k duafoje. Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon | ||
| 389 | sekvantan tiun linion. | ||
| 390 | |||
| 391 | Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k | ||
| 392 | forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren. C-k | ||
| 393 | traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ | ||
| 394 | ilian enhavaĵon. Ĉi tio ne estas simpla ripetado. C-u 2 C-k forĵetas | ||
| 395 | du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion. | ||
| 396 | |||
| 397 | Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado". Vi povas enĵeti la | ||
| 398 | forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ | ||
| 399 | en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron. Vi | ||
| 400 | povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi. | ||
| 401 | |||
| 402 | Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la | ||
| 403 | kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank"). | ||
| 404 | |||
| 405 | >> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston. | ||
| 406 | |||
| 407 | Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj | ||
| 408 | konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y. | ||
| 409 | |||
| 410 | >> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje. | ||
| 411 | |||
| 412 | Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston: | ||
| 413 | |||
| 414 | >> Tajpu C-y. Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu | ||
| 415 | C-y denove. Nun vi scias kiel kopii iom da teksto. | ||
| 416 | |||
| 417 | Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian? | ||
| 418 | C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon. Sed la antaŭa teksto ne estas | ||
| 419 | perdita. Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y. Farinte C-y por | ||
| 420 | enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la | ||
| 421 | enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo. Tajpadu M-y denove, kaj unu | ||
| 422 | post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj. Trovinte la serĉatan | ||
| 423 | pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin. Simple daŭrigu vian | ||
| 424 | redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas. | ||
| 425 | |||
| 426 | Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej | ||
| 427 | ĵusa forĵetaĵo). | ||
| 428 | |||
| 429 | >> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion. | ||
| 430 | Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion. | ||
| 431 | Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin. | ||
| 432 | Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras. Daŭrigu ĝis la reapero de | ||
| 433 | la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli. Se vi deziras, vi | ||
| 434 | povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn. | ||
| 435 | |||
| 436 | |||
| 437 | * MALFARADO | ||
| 438 | ----------- | ||
| 439 | |||
| 440 | Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi | ||
| 441 | povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla | ||
| 442 | "undo"). | ||
| 443 | |||
| 444 | Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi | ||
| 445 | tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu | ||
| 446 | plian ordonon. | ||
| 447 | |||
| 448 | Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas | ||
| 449 | atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj | ||
| 450 | memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20. (Tio malpliigas | ||
| 451 | la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.) | ||
| 452 | |||
| 453 | >> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi. | ||
| 454 | |||
| 455 | C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed | ||
| 456 | ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva. La malavantaĝo de | ||
| 457 | C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin. | ||
| 458 | Tial ni provizas ankaŭ C-x u. Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_ | ||
| 459 | tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon. | ||
| 460 | |||
| 461 | Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo. | ||
| 462 | |||
| 463 | Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari | ||
| 464 | forĵeton de teksto. La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas | ||
| 465 | la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro. | ||
| 466 | |||
| 467 | |||
| 468 | * DOSIEROJ | ||
| 469 | ----------- | ||
| 470 | |||
| 471 | Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron. | ||
| 472 | Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos. Por meti vian | ||
| 473 | tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la | ||
| 474 | tekston. (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find, | ||
| 475 | visit a file".) | ||
| 476 | |||
| 477 | Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla | ||
| 478 | per Emakso. Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem. | ||
| 479 | Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi | ||
| 480 | "konservos" (angle "save") la dosieron. Vi povas konservi la dosieron | ||
| 481 | por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras | ||
| 482 | tion. Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub | ||
| 483 | ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis | ||
| 484 | eraraj. | ||
| 485 | |||
| 486 | Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun | ||
| 487 | komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila. | ||
| 488 | Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata | ||
| 489 | dosiero. Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu | ||
| 490 | estas via propra kopio de la Emaksa lernilo. Kiam vi trovas dosieron | ||
| 491 | per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko. | ||
| 492 | |||
| 493 | Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun | ||
| 494 | dosiernomon vi deziras. Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la | ||
| 495 | terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo). Post kiam vi | ||
| 496 | tajpis la ordonon | ||
| 497 | |||
| 498 | C-x C-f Trovu dosieron | ||
| 499 | |||
| 500 | Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon. La dosiernomo kiun vi tajpas | ||
| 501 | aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano. Tiu linio estas | ||
| 502 | nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia | ||
| 503 | speco de enigado. Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn | ||
| 504 | por redakti la dosiernomon. | ||
| 505 | |||
| 506 | Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas | ||
| 507 | aboli la ordonon per C-g. | ||
| 508 | |||
| 509 | >> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g. Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ | ||
| 510 | abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton. Do vi ne trovis | ||
| 511 | dosieron. | ||
| 512 | |||
| 513 | Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>. Tiam eklaboros la | ||
| 514 | ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis. La bufreto | ||
| 515 | malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos. | ||
| 516 | |||
| 517 | Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi | ||
| 518 | povas redakti la enhavon. Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn, | ||
| 519 | tajpu la ordonon | ||
| 520 | |||
| 521 | C-x C-s konServu (angle "save") la dosieron | ||
| 522 | |||
| 523 | Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron. Ĉe la unua | ||
| 524 | konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke | ||
| 525 | ĝi ne perdiĝu. La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino | ||
| 526 | de la originala dosiernomo. | ||
| 527 | |||
| 528 | Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero | ||
| 529 | skribita. Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la | ||
| 530 | sistemo paneos. | ||
| 531 | |||
| 532 | >> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo. | ||
| 533 | Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis | ||
| 534 | ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano. | ||
| 535 | |||
| 536 | NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos | ||
| 537 | nenian pluan eligon de Emakso. Tio indikas ke operaciuma "trajto" | ||
| 538 | nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s | ||
| 539 | kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso. Por revivigi la ekranon, tajpu | ||
| 540 | C-q. Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to | ||
| 541 | Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi | ||
| 542 | tiu "trajto". | ||
| 543 | |||
| 544 | Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin. Vi | ||
| 545 | ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĉi tio estas la | ||
| 546 | maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence | ||
| 547 | malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero. Kiam vi petos | ||
| 548 | "konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto | ||
| 549 | kiun vi enigis. De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam | ||
| 550 | ekzistantan dosieron. | ||
| 551 | |||
| 552 | |||
| 553 | * BUFROJ | ||
| 554 | -------- | ||
| 555 | |||
| 556 | Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne | ||
| 557 | de Emakso. Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f. | ||
| 558 | Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson. | ||
| 559 | |||
| 560 | >> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>". | ||
| 561 | Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n | ||
| 562 | tajpante "C-x C-s". | ||
| 563 | Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la | ||
| 564 | lernilo. | ||
| 565 | |||
| 566 | Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro". | ||
| 567 | Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso. Por vidi | ||
| 568 | liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu | ||
| 569 | |||
| 570 | C-x C-b Listigu bufrojn | ||
| 571 | |||
| 572 | >> Provu C-x C-b nun. | ||
| 573 | |||
| 574 | Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas | ||
| 575 | dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas. ĈIU teksto kiun vi | ||
| 576 | vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro. | ||
| 577 | |||
| 578 | >> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj. | ||
| 579 | |||
| 580 | Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas | ||
| 581 | "la kuranta": tiu, kiun vi redaktas. Se vi volas redakti alian | ||
| 582 | bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin. Se la celata bufro respondas al | ||
| 583 | dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ... Sed estas | ||
| 584 | pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de | ||
| 585 | la celata bufro. | ||
| 586 | |||
| 587 | >> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo", | ||
| 588 | entenantan la tekston de la dosiero "umo". | ||
| 589 | Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon. | ||
| 590 | |||
| 591 | Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la | ||
| 592 | dosiera parto). Tamen, ne ĉiam tio estas vera. La listo de bufroj | ||
| 593 | farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj. | ||
| 594 | |||
| 595 | ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu | ||
| 596 | bufro. Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj. Ekzemple, la bufro | ||
| 597 | nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron. Ĝi estas | ||
| 598 | la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b. | ||
| 599 | Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la | ||
| 600 | mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco. | ||
| 601 | |||
| 602 | >> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj. | ||
| 603 | Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon. | ||
| 604 | |||
| 605 | Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian | ||
| 606 | dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron. Ĝiaj ŝanĝoj restas | ||
| 607 | interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero. La kreado aŭ redaktado | ||
| 608 | de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero. | ||
| 609 | Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan | ||
| 610 | metodon por konservi la bufron de la unua dosiero. Estas ĝena devi | ||
| 611 | revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s. Tial ni | ||
| 612 | havas | ||
| 613 | |||
| 614 | C-x s Konservu iom da bufroj. | ||
| 615 | |||
| 616 | C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis. Ĝi | ||
| 617 | demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron. | ||
| 618 | |||
| 619 | >> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s. | ||
| 620 | Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo". | ||
| 621 | Jesu tajpante "y" (de la angla "yes"). | ||
| 622 | |||
| 623 | |||
| 624 | * ETENDI LA ORDONARON | ||
| 625 | --------------------- | ||
| 626 | |||
| 627 | Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la | ||
| 628 | stiraj kaj meta-aj signoj. Emakso solvas tiun problemon per la | ||
| 629 | X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo"). Estas du specoj da ili: | ||
| 630 | |||
| 631 | C-x Signa etendo. Sekvata de unu signo. | ||
| 632 | M-x Nomhava ordona etendo. Sekvata de plena nomo. | ||
| 633 | |||
| 634 | Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj | ||
| 635 | kiujn vi jam lernis. Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn | ||
| 636 | C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi". Alia ekzemplo estas | ||
| 637 | la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c. (Ne timu | ||
| 638 | perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan | ||
| 639 | dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.) | ||
| 640 | |||
| 641 | C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas | ||
| 642 | reveni en la saman Emaksan seancon poste. | ||
| 643 | |||
| 644 | Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e. | ||
| 645 | ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson. Je la plej komunaj | ||
| 646 | ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla | ||
| 647 | "foreground") aŭ per "%emacs". | ||
| 648 | |||
| 649 | Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon | ||
| 650 | sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al | ||
| 651 | Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso. Ĉi-okaze, la ŝela ordono | ||
| 652 | "exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo. | ||
| 653 | |||
| 654 | La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi. Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda | ||
| 655 | por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila | ||
| 656 | utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de | ||
| 657 | Emakso. Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas | ||
| 658 | provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson. | ||
| 659 | |||
| 660 | Ekzistas multe da ordonoj C-x. Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas: | ||
| 661 | |||
| 662 | C-x C-f Trovu dosieron. | ||
| 663 | C-x C-s Konservu dosieron. | ||
| 664 | C-x C-b Listigu bufrojn. | ||
| 665 | C-x C-c Ĉesigu Emakson. | ||
| 666 | C-x 1 Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu. | ||
| 667 | C-x u Malfaru. | ||
| 668 | |||
| 669 | Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin | ||
| 670 | nur en kelkaj reĝimoj. Ekzemplo estas la ordono "replace-string" | ||
| 671 | (anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre. | ||
| 672 | Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la | ||
| 673 | nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string". Simple tajpu | ||
| 674 | "repl s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon. Finu la ordonnomon | ||
| 675 | per <Return>. | ||
| 676 | |||
| 677 | La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan | ||
| 678 | kaj la anstataŭigONTan ĉenojn. Ĉiun argumenton finu per <Return>. | ||
| 679 | |||
| 680 | >> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu. | ||
| 681 | Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>". | ||
| 682 | |||
| 683 | Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton | ||
| 684 | l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de | ||
| 685 | la kursoro. | ||
| 686 | |||
| 687 | |||
| 688 | * AŬTOMATA KONSERVADO | ||
| 689 | --------------------- | ||
| 690 | |||
| 691 | Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili | ||
| 692 | povus perdiĝi se via komputilo paneos. Por protekti vin de tio, | ||
| 693 | Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas. La | ||
| 694 | nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine; | ||
| 695 | ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita | ||
| 696 | dosiero nomiĝos "#hello.c#". Kiam vi konservos la dosieron | ||
| 697 | normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron. | ||
| 698 | |||
| 699 | Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo, | ||
| 700 | normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi | ||
| 701 | redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu | ||
| 702 | "yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan | ||
| 703 | datumon. | ||
| 704 | |||
| 705 | |||
| 706 | * EĤA AREO | ||
| 707 | ---------- | ||
| 708 | |||
| 709 | Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe | ||
| 710 | la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo". La eĥa areo | ||
| 711 | enhavas la plej malsupran linion de la ekrano. | ||
| 712 | |||
| 713 | |||
| 714 | * REĜIMLINIO | ||
| 715 | ------------- | ||
| 716 | |||
| 717 | La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio". La | ||
| 718 | reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio: | ||
| 719 | |||
| 720 | --:** TUTORIAL.eo 63% L749 (Fundamental)----------------------- | ||
| 721 | |||
| 722 | Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la | ||
| 723 | redaktata teksto. | ||
| 724 | |||
| 725 | Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun | ||
| 726 | vi trovis. -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas | ||
| 727 | ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano. Se | ||
| 728 | la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top-- | ||
| 729 | anstataŭ -- 0%--. Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi | ||
| 730 | montras --Bot--. Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi | ||
| 731 | aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--. | ||
| 732 | |||
| 733 | La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la | ||
| 734 | kurantan lininumeron de "punkto". | ||
| 735 | |||
| 736 | La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston. Antaŭ la | ||
| 737 | ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la | ||
| 738 | reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj. | ||
| 739 | |||
| 740 | La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn | ||
| 741 | reĝimojn vi uzas. La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta) | ||
| 742 | kiun vi uzas nun. Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo". | ||
| 743 | |||
| 744 | Emakso havas multajn diversajn reĝimojn. Iuj el ili estas por redakti | ||
| 745 | diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo, | ||
| 746 | Teksta-reĝimo, ktp. Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj | ||
| 747 | ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas | ||
| 748 | nun. | ||
| 749 | |||
| 750 | Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame. Ekzemple, estas ordonoj | ||
| 751 | por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas | ||
| 752 | malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas | ||
| 753 | enigi komentojn malsame. Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda | ||
| 754 | ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon. Ekzemple, | ||
| 755 | "M-x fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon. | ||
| 756 | |||
| 757 | Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun | ||
| 758 | dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo. | ||
| 759 | |||
| 760 | >> Tajpu M-x text-mode<Return>. | ||
| 761 | |||
| 762 | Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte | ||
| 763 | ŝanĝiĝas. Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn | ||
| 764 | kial parton de vortoj. Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b | ||
| 765 | traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn. | ||
| 766 | |||
| 767 | Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da | ||
| 768 | ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias | ||
| 769 | iomete malsame. | ||
| 770 | |||
| 771 | Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m. | ||
| 772 | |||
| 773 | >> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano. | ||
| 774 | >> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la | ||
| 775 | Fundamenta reĝimo. | ||
| 776 | >> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano. | ||
| 777 | |||
| 778 | Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj". | ||
| 779 | Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj | ||
| 780 | modifoj al ili. Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti, | ||
| 781 | sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo. | ||
| 782 | Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn | ||
| 783 | kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj. | ||
| 784 | |||
| 785 | Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston | ||
| 786 | (esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto | ||
| 787 | Fill mode). Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion | ||
| 788 | inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa. | ||
| 789 | |||
| 790 | Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu | ||
| 791 | "M-x auto fill mode<Return>". Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas | ||
| 792 | malŝalti ĝin denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>". Se la | ||
| 793 | reĝimo estas malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas | ||
| 794 | ŝaltita, tiu ordono malŝaltas ĝin. Ni diras ke la ordono "transŝaltas | ||
| 795 | la reĝimon". | ||
| 796 | |||
| 797 | >> Tajpu "M-x auto file mode<Return>". Poste enigi linion el "asdf ", | ||
| 798 | ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn. Vi devas enigi | ||
| 799 | spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn | ||
| 800 | nur ĉe spacetoj. | ||
| 801 | |||
| 802 | Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per | ||
| 803 | la ordono C-x f. Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra | ||
| 804 | argumento. | ||
| 805 | |||
| 806 | >> Tajpu C-x f kun la argumento 20. (C-u 2 0 C-x f). | ||
| 807 | Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20 | ||
| 808 | signoj. Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f. | ||
| 809 | |||
| 810 | Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne | ||
| 811 | refaldas ĝin por vi. | ||
| 812 | Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas | ||
| 813 | interne de la alineo. | ||
| 814 | |||
| 815 | >> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q. | ||
| 816 | |||
| 817 | |||
| 818 | * SERĈADO | ||
| 819 | --------- | ||
| 820 | |||
| 821 | Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj | ||
| 822 | aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen. Serĉi ĉenon | ||
| 823 | estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie | ||
| 824 | la ĉeno aperas. | ||
| 825 | |||
| 826 | La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto | ||
| 827 | da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa". Tio signifas ke la | ||
| 828 | serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi. | ||
| 829 | |||
| 830 | La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r | ||
| 831 | por la serĉo malantaŭen. SED ATENDU! Ankoraŭ ne provu ilin nun. | ||
| 832 | |||
| 833 | Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la | ||
| 834 | eĥa areo. Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo, | ||
| 835 | atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi. <Return> | ||
| 836 | finas serĉon. | ||
| 837 | |||
| 838 | >> Nun tajpu C-s por komenci serĉon. MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la | ||
| 839 | vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio | ||
| 840 | okazas al la kursoro. | ||
| 841 | Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje. | ||
| 842 | >> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro". | ||
| 843 | >> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro | ||
| 844 | moviĝas. | ||
| 845 | >> Tajpu <Return> por fini la serĉon. | ||
| 846 | |||
| 847 | Ĉu vi vidis, kio okazis? Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la | ||
| 848 | apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis. Por iri al la sekvanta apero de | ||
| 849 | "kursoro" nur tajpu C-s denove. Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso | ||
| 850 | pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis". Ankaŭ C-g | ||
| 851 | finus la serĉon. | ||
| 852 | |||
| 853 | RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne | ||
| 854 | plu da eligo de Emakso. Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata | ||
| 855 | "fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al | ||
| 856 | Emakso. Por removebligi la ekranon, tajpu C-q. Konsultu la sekcion | ||
| 857 | "Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por | ||
| 858 | konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton". | ||
| 859 | |||
| 860 | Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la | ||
| 861 | lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al | ||
| 862 | la ĵusa loko de la serĉo. Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por | ||
| 863 | serĉi la unuan aperon de "k". Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus | ||
| 864 | al la unua apero de "ku". Nun tajpu <Retroviŝu>. Ĉi tio forigos la | ||
| 865 | "u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua | ||
| 866 | apero de "k". | ||
| 867 | |||
| 868 | Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon | ||
| 869 | (esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj | ||
| 870 | C-r), la serĉo iĝos finita. | ||
| 871 | |||
| 872 | La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno | ||
| 873 | POST la nuna kursorloko. Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto, | ||
| 874 | tajpu C-r anstataŭe. Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la | ||
| 875 | direkto de la serĉo estas inversa. | ||
| 876 | |||
| 877 | |||
| 878 | * MULTAJ FENESTROJ | ||
| 879 | ------------------ | ||
| 880 | |||
| 881 | Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn | ||
| 882 | fenestrojn sur la ekrano samtempe. | ||
| 883 | |||
| 884 | >> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira | ||
| 885 | lo, ne Stira unu). | ||
| 886 | |||
| 887 | >> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn. | ||
| 888 | Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon. La kursoro restas en la | ||
| 889 | supra fenestro. | ||
| 890 | |||
| 891 | >> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron | ||
| 892 | (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.) | ||
| 893 | |||
| 894 | >> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la | ||
| 895 | kursoron en la malsupran fenestron. | ||
| 896 | >> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin. | ||
| 897 | Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro. | ||
| 898 | |||
| 899 | >> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron. | ||
| 900 | La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe. | ||
| 901 | |||
| 902 | Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj. Ĉiu fenestro havas | ||
| 903 | sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron. | ||
| 904 | Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu | ||
| 905 | enhavas la kursoron. Ni nomas tiun la "elektita fenestro". | ||
| 906 | |||
| 907 | La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro | ||
| 908 | kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti. Tiel vi ĉiam povas havi | ||
| 909 | la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra | ||
| 910 | la alia fenestro per C-M-v. | ||
| 911 | |||
| 912 | C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo. Se vi havas veran | ||
| 913 | META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj | ||
| 914 | tajpante v. Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ | ||
| 915 | funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas. | ||
| 916 | |||
| 917 | Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo | ||
| 918 | gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias. | ||
| 919 | Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo. | ||
| 920 | |||
| 921 | >> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran | ||
| 922 | fenestron. | ||
| 923 | |||
| 924 | (Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran. | ||
| 925 | Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron | ||
| 926 | en kiu mi jam estas.") | ||
| 927 | |||
| 928 | Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj. Se vi uzas | ||
| 929 | "C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne | ||
| 930 | ŝanĝiĝas. Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro. | ||
| 931 | |||
| 932 | Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn: | ||
| 933 | |||
| 934 | >> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj. | ||
| 935 | Finu per <Return>. Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la | ||
| 936 | malsupra fenestro. Ankaŭ la kursoro iras tien. | ||
| 937 | |||
| 938 | >> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por | ||
| 939 | forigi la malsupran fenestron. | ||
| 940 | |||
| 941 | |||
| 942 | * REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ | ||
| 943 | ---------------------------- | ||
| 944 | |||
| 945 | Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo". Tio estas | ||
| 946 | indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj | ||
| 947 | de la nomo de la ĉefreĝimo. Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)] | ||
| 948 | anstataŭ (Fundamental). | ||
| 949 | |||
| 950 | Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc. Tio estas | ||
| 951 | universala "elira" ordono. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn | ||
| 952 | fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto. | ||
| 953 | |||
| 954 | >> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc" | ||
| 955 | por eliri. | ||
| 956 | |||
| 957 | Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo. Tiel estas | ||
| 958 | ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la | ||
| 959 | rekursia redakta nivelo. | ||
| 960 | |||
| 961 | |||
| 962 | * KIEL AKIRI PLUAN HELPON | ||
| 963 | ------------------------- | ||
| 964 | |||
| 965 | En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas | ||
| 966 | por ebligi al vi ekuzi Emakson. Emakso disponigas tiom da ebloj, ke | ||
| 967 | oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie. Tamen, vi eble dezirus | ||
| 968 | lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn. | ||
| 969 | Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj. | ||
| 970 | Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu | ||
| 971 | estas nomata "la Help-signo". | ||
| 972 | |||
| 973 | Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon | ||
| 974 | indikantan kian helpon vi deziras. Se vi estas vere perdita, tajpu | ||
| 975 | C-h ? kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas | ||
| 976 | provizi. Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple | ||
| 977 | tajpu C-g por aboli ĝin. | ||
| 978 | |||
| 979 | (En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h. Oni prefere ne | ||
| 980 | faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro. | ||
| 981 | Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano, | ||
| 982 | provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.) | ||
| 983 | |||
| 984 | La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c". Tajpu C-h, la signon c, kaj | ||
| 985 | ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan | ||
| 986 | priskribon pri la ordono. | ||
| 987 | |||
| 988 | >> Tajpu C-h c C-p. | ||
| 989 | En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo: | ||
| 990 | |||
| 991 | C-p runs the command previous-line | ||
| 992 | |||
| 993 | Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio". Funkciaj nomoj servas | ||
| 994 | ĉefe por agordi kaj etendi Emakson. Sed ĉar funkciaj nomoj estas | ||
| 995 | elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel | ||
| 996 | koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi | ||
| 997 | jam lernis. | ||
| 998 | |||
| 999 | Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas | ||
| 1000 | egale eblaj post C-h c. | ||
| 1001 | |||
| 1002 | Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c. | ||
| 1003 | |||
| 1004 | >> Tajpu C-h k C-p. | ||
| 1005 | |||
| 1006 | Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo, | ||
| 1007 | en Emaksa fenestro. Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por | ||
| 1008 | forigi la helptekston. Ne nepras fari tion tuj. Vi povas redakti | ||
| 1009 | konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1. | ||
| 1010 | |||
| 1011 | Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h: | ||
| 1012 | |||
| 1013 | C-h f Priskribu funkcion. Vi tajpas la nomon de la funkcio. | ||
| 1014 | |||
| 1015 | >> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>. | ||
| 1016 | Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio | ||
| 1017 | efektiviganta la C-p ordonon. | ||
| 1018 | |||
| 1019 | C-h a Rilate al Ordono ("à propos"). Tajpu ŝlosilvorton kaj | ||
| 1020 | Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas | ||
| 1021 | tiun ŝlosilvorton. Vi povas alvoki tiajn ordonoj per | ||
| 1022 | META-x. Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ | ||
| 1023 | listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la | ||
| 1024 | saman ordonon. | ||
| 1025 | |||
| 1026 | >> Tajpu C-h a file<Return>. | ||
| 1027 | |||
| 1028 | Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj | ||
| 1029 | enhavantaj "file" en sia nomo. Vi vidos signajn ordonojn listigitaj | ||
| 1030 | apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud | ||
| 1031 | "find-file" kaj "write-file". | ||
| 1032 | |||
| 1033 | >> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron. Faru ĉi tion kelkfoje. | ||
| 1034 | >> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron. | ||
| 1035 | |||
| 1036 | C-h i Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info"). Ĉi tiu | ||
| 1037 | ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan | ||
| 1038 | "*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la | ||
| 1039 | pakaĵoj instalitaj en via sistemo. Ekzemple, tajpu | ||
| 1040 | "m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso. | ||
| 1041 | Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso | ||
| 1042 | gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa | ||
| 1043 | reĝimo. Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la | ||
| 1044 | Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon. | ||
| 1045 | |||
| 1046 | |||
| 1047 | * KROMAJ FUNKCIOJ | ||
| 1048 | ----------------- | ||
| 1049 | |||
| 1050 | Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron, | ||
| 1051 | ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ | ||
| 1052 | tajpu "F10 h r"). Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas | ||
| 1053 | la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn | ||
| 1054 | dosierajn. | ||
| 1055 | |||
| 1056 | Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon. Ekzemple, se vi | ||
| 1057 | volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>" | ||
| 1058 | kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos | ||
| 1059 | determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis. La kompletigo estas | ||
| 1060 | priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion". | ||
| 1061 | |||
| 1062 | Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties | ||
| 1063 | subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante, | ||
| 1064 | forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn. Dired estas | ||
| 1065 | priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired". | ||
| 1066 | |||
| 1067 | La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso. | ||
| 1068 | |||
| 1069 | |||
| 1070 | * FINO | ||
| 1071 | ------ | ||
| 1072 | |||
| 1073 | Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c. Por eliri en la | ||
| 1074 | ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z. | ||
| 1075 | |||
| 1076 | Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu | ||
| 1077 | nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin | ||
| 1078 | mem -- plendu! La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas | ||
| 1079 | <translation-team-eo@lists.sourceforge.net>. | ||
| 1080 | |||
| 1081 | |||
| 1082 | * KOPIADO | ||
| 1083 | --------- | ||
| 1084 | |||
| 1085 | Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde | ||
| 1086 | la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso. | ||
| 1087 | |||
| 1088 | Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub | ||
| 1089 | kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj | ||
| 1090 | kondiĉoj estas observataj: | ||
| 1091 | |||
| 1092 | Copyright (C) 1985, 1999, 2001, 2002, 2005, | ||
| 1093 | 2007 Free Software Foundation, Inc. | ||
| 1094 | |||
| 1095 | Ĉi tiu dosiero estas parto de "GNU Emacs". | ||
| 1096 | |||
| 1097 | "GNU Emacs" estas libera programverko; vi povas ĝin pludistribui | ||
| 1098 | kaj/aŭ modifi je la kondiĉoj de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo, | ||
| 1099 | eldonita de "Free Software Foundation", laŭ la versio 3 de tiu | ||
| 1100 | Permesilo aŭ, se vi preferas, ajna posta versio. | ||
| 1101 | |||
| 1102 | Ni distribuas ĉi tiun programon esperante ke ĝi estos utila, tamen | ||
| 1103 | SEN IA AJN GARANTIO, i.a. sen la implica garantio pri | ||
| 1104 | SURMERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR IU KONKRETA CELO. Pliajn detalojn | ||
| 1105 | vidu en la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo. | ||
| 1106 | |||
| 1107 | Ekzemplero de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo devas esti | ||
| 1108 | liverita al vi kun ĉi tiu programo; se vi ĝin ne ricevis, turnu vin | ||
| 1109 | al: Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin Street, Fifth | ||
| 1110 | Floor, Boston, MA 02110-1301, USA. | ||
| 1111 | |||
| 1112 | Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn de GNU Emakso | ||
| 1113 | al viaj amikoj. Helpu ekstermi programaran obstrukcismon | ||
| 1114 | ("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de libera | ||
| 1115 | programaro! | ||
| 1116 | |||
| 1117 | Ĉi tiun lernilon esperantigis D. Dale Gulledge; la tradukon reviziis | ||
| 1118 | kaj kompletigis Sergio B. Pokrovskij. | ||
| 1119 | |||
| 1120 | --- end of TUTORIAL.eo --- | ||
| 1121 | |||
| 1122 | ;;; Local Variables: | ||
| 1123 | ;;; coding: latin-3 | ||
| 1124 | ;;; End: | ||
| 1125 | |||
| 1126 | ;; arch-tag: ee436ebb-58b6-4102-9402-1e92c33966e9 | ||